Membroj de la Esperanto-Grupo de Nurenbergo akceptis la 25.07.2000 gesamideanojn, kiujn gastigis dum unu semajno la iama Esperanto-Grupo de Forĥhejm (Supra Frankonio).
Je la 09.42 horo la tiama prezidantino de la Esperanto-Grupo Nurenberga Anny Hartwig kaj Frank Kasper renkontis la gastojn ĉe la perono post la alveno el Forĥhejm.
Poste ni renkontis kun s-ino Zeilinger kaj aliaj klubanj sur la ligna ponteto al la metiista korto.
Ekde la 10.00 horo ĝis la 12.00 horo sinjorino Zeilinger faris la unuan parton de la urbgvidado. La grupo trairis al Königstrato preter ĝis Mauthalle (iama grenejo) – Preĝejo St. Lorenz – (rigardado) preter al Domo Nassauer – Ĉef-foiro – Preĝejo de Nia Sinjorino – Bela Puto – malnova Urbodomo – Preĝejo St. Sebald – Domo Albrecht Dürer – de tie al la Imperiestra kastelo – Urbhistoria muzeo (domo Fembo) kaj ree al la ĉef-foiro.






Je la 12.00 horo ni rigardis moviĝantajn figurojn “Männleinlaufen” je la ĉef-foiro.
Poste ni tagmanĝis en restoracio „Bratwurst Röslein“.



Ni daŭrigis la urbgvidadon al la direkto Preĝejo St. Sebald kaj al la memortabulo de Leopold Einstein, preter al la vizito de la Ludilmuzeo.
De tie ni reiris al la ĉef-foiro.



Ekde 16.00 horo ĝis 16.30 horo ni partoprenis rondveturadon tra la malnova urbo per speciala trajneto.


Poste niaj gastoj havis la eblecon por butikumi en diversaj magazenoj.
Komuna renkontiĝo estis je la 18.30 horo apud la dika turo („Königstorturm“) ĉe la enirejo al la metiista korto.
Kelkaj de la gastoj ankoraŭ vizitis en la metiista korto etan ekspozicion pri la produktado de skribiloj.
Je la 18.50 horo niaj gastoj reveturis al Forĥhejm aŭ Erlangen.
Almenaŭ mi travivis agrablegan tagon kaj uzis la okazon praktiki babilinte la internacian lingvon Esperanton
Tiun paĝon ellaboris
Frank Kasper
Nurenbergo, la 25.07.2000